San Miguel, - tagalogeBayan ng San Miguel aŭ pli longe San Miguel de Mayumo - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano. Ĝi onidire estis nomita Mayumo de la Kapampangan (esprimo por "dolĉaĵoj"). La nomo San Miguel estis aldonita de la aŭgustenaj misiistoj, kiel patrono de la komunumo.
La komunumo San Miguel de Mayumo estis establita en 1763 kaj akiris plia altan statuson en 1874. Dum la Filipina Revolucio proksime estis tendaro de la revoluciaj fortoj, tiu loko estas nacia parko ekde 1937. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana dominado okazis. San Miguel atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1990-aj jaroj.
Religio kaj lingvo
Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. San Miguel estas la patrujo de la unuaj loĝantoj de Bulakano, kies lingvo nomiĝas Alta Kabulovan.
Trafiko
San Miguel estas alirebla nur per flankovoj.
Klimato
San Miguel situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono, sed iom for de la maro. Jare falas po 792 mm. Inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono, sed en la ceteraj monatoj ankaŭ pluvas, tamen ne tiom. La averaĝa temperaturo varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.