Paranjako situas en norda parto de la lando sur ebenaĵo laŭ la marbordo.
Historio
Antaŭ erao de hispanoj en Paranjako indiĝenoj loĝis, kiuj komercadis kun ĉinoj. Vilaĝo fondiĝis en 1572, kiun post 2 jaroj ĉinaj piratoj atakis. Post kelkaj jaroj hispanaj religiaj konstruaĵoj ekfunkciis, kien en 1625 sankta bildo alvenis. En 1762 la britoj invadis la tiam nomatan Palanyag. En 1898Usono akiris la urbeton, poste la japanoj unue bombardis, poste okupis ĝin en 1942. En 1998 Paranjako oficiale aliĝis al Manila Metropolo.
Klimato
En Paranjako jare pluvas po ĉirkaŭ 2000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-decembro. La temperaturo estas sufiĉe konstanta, kiu varias inter 21-32 °C.