Pikit - tagaloge Bayan ng Pikit - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo de Mindanao, en regiono SOCCSKSARGEN, en provinco Kotabato. Pikit havas 42 distriktojn.
Geografio
Pikit situas for de la maro en la insulo[1]. Midsayap troviĝas 21, provinca ĉefurbo Kotabato (urbo) 50, Dabao 102, General Santos 118, Cagayan de Oro 154, Cebuurbo 372, ĉefurbo Manilo 929, Kezonurbo 935, Baguio 1131 kilometrojn (aere) [2].
Historio
En tiu loko la hispanoj konstruis fortikaĵon en 1893. Pli frue tie etendiĝis Sultanlando de Magindanao, sed la indiĝenoj konis ĝin "Malasiquit". La hispanoj post kelkaj jaroj evakuis la fortikaĵon, kio malfermis la vojon al la fina usona okupado en 1902. Pikit oficiale estis fondita en 1913, la unuaj loĝantoj venis el insulo Cebu. Pliaj homoj venis en 1918 el Luzono, sed ili alvenis proprakoste kaj ne laŭ senpaga ŝtata trafiko. En 1928? Pikit ricevis la statuson municipa distrikto. En 1935 vojo inter Kotabato-Davao estis konstruita tra Pikit. Inter 1942 kaj 1945 la japanoj regis. En 1949 Pikit iĝis regula komunumo. La tiel nomata Pikit-milito inter islamaj separistoj kaj filipina armeo okazis en Pikit komence de 2003. En la malfruaj 2000-aj jaroj la municipo atingis la internacian statuson urbego (pli granda, ol cent mil). En 2014 bombo eksplodis en preĝejo, 3 homoj mortis.
Ekonomio
Pikit estas agrikultura urbego, kie oni kultivas precipe maizojn kaj kokosojn.
Trafiko
Pikit havas trairan vojon, kie Midsayap estas facile alirebla.
Klimato
Pikit situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 333 mm (tio estas malpli pro la montoj). En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
Filipinaj urboj |
---|
milionurboj 1 000 000- |
|
---|
Metropoloj 500 000- |
|
---|
Unuaklasaj urbegoj 400 000- |
|
---|
Duaklasaj urbegoj 320 000- |
|
---|
Triaklasaj urbegoj 240 000- |
|
---|
Kvaraklasaj urbegoj 160 000- |
|
---|
Kvinaklasaj urbegoj 100 000- |
|
---|
Kvinaklasaj urboj 80 000- |
|
---|
Sesaklasaj urboj -80 000 |
|
---|
|