Proksimume 80 jarojn post la alveno de Ferdinand Magellan en 1601 aŭgustenanoj alvenis. Tio estis fondo de Muntinlupo. En 1869 la teroj estis transdonitaj al la ŝtato kaj la municipo estis kreita. En 1898 la urbo apogis la revolucion kontraŭ la hispanoj. En 1941 oni konstruis malliberejon, pri kiu la urbo estas konata. Muntinlupo aliĝis al urbaro de Manila Metropolo en 1975. Granda incendio okazis en 2007 ĉe la urbodomo, preskaŭ ĉiuj dokumentoj cindriĝis.
Ekonomio
En Muntinlupo oni pli frue oni okupiĝis pri komercado, poste profitis la informan teknologion. Gravas produktado de motorcikloj.
Trafiko
Muntinlupo estas ligataj per aŭtovojoj kaj fervojaj linioj. Oni uzas aŭtobusojn, busetojn ankaŭ ekster la metropolo, interne triciklojn kaj pedaltaksiojn, eĉ ekzistas elektra buseta sistemo.
Klimato
En Muntinlupo jare pluvas 2015 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj. La plej alta temperaturo okazas en aprilo kaj majo (34 °C), la plej malalta en januaro (24 °C).