Dunatria oktaborato, oktaborato de natrio aŭ Na2O . 4 B2O3 . 4 H2O estas alkala salo de natrio kaj boro, rezultanta inter reakcio de la borata acido kaj borakso. Komerce ĝi estas disponebla laŭ du formoj: koncentrita travidebla solvaĵo, kiu eble konfuziĝas kun maiza siropo se jam enpakigita kaj ne adekvate identigita, aŭ kiel blanka senodoro pulvorigita kemiaĵo kiu ne estas brulema, bruligebla aŭ eksploda kaj posedas malaltan akutan buŝan kaj haŭtan toksecon.
Sintezo
Dunatria oktaborata estiĝas pere de reakcio inter borakso kaj borata acido[2]:
Na2B4O7 + 4 H3BO3 → Na2B8O13 + 6 H2O
Proprecoj
Ĉi-salo, kiu ordinare konfuziĝas kun borata acido, uzatas kiel insekticido, fungicido, algicido kaj ĝenerale vendatas sub likva aŭ pulvora formo. Ĝi havas senfinan validan periodon kaj ne suferas ŝanĝojn pro temperaturo. Ĉi-kemiaĵo same estas flamo-malrapidiganto kaj en la likva formo ĝi ordinare estas diluita kaj sprajita sur lignaj surfacoj por mortigo de la termitoj, blatoj, ĉarpentistaj formikoj, fungoj kaj algoj. Ĝi ankaŭ disponeblas en granuloj por enpenetrado de strukturaj lignoj.
Ordinare uzata por termito-kontrolo aŭ termito-preventado, la likva koncentriĝo uzatas en proporcio 1:1 kun akvo. La avantaĝoj de ĉi-kemiaĵo rilate al konvencia traktado pri pesto-kontrolo estas ke ĝi ne estas kancerogena kaj havas malaltan toksecon por homoj kaj dombestoj. Ĝi same estas senodora kaj konforma aplikado daŭras longatempe por lignoj. Ripetitaj traktadoj ĝenerale ne estas necesaj. Ĝi plej bone uzatas en novaj konstruadoj, tamen, ĝi ordinare uzatas en domoj kie originale uziĝis kemiaĵoj kiuj fariĝas neaktivaj.
Ĝi montriĝas kiel signife efektiva pri kontrolado de svarmoj da termitoj en lokoj kiam kombinita kun regula vakuo-uzo.
Literaturo
- Group 13 Chemistry III: Industrial Applications, H.W. Roesky, D.A. Atwood
- United States Environmental Protection Agency
- Kirk-Othmer Encyclopedia of Chemical Technology, Volume 27
- Gardner's Commercially Important Chemicals: Synonyms, Trade Names, and ..., G. W. A. Milne
- Handbook of Pesticide Toxicology, Two-Volume Set: Principles and ..., Volume 1, Robert Krieger
- Chemical Book
- ChemNet Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- United States Environmental Protection Agency[rompita ligilo]
- Handbook of Pesticide Toxicology, Two-Volume Set: Principles and ..., Volume 1, Robert Krieger
Referencoj