Natria bisulfido
|
|
Kemia strukturo de la Natria bisulfido
|
|
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia bisulfido
|
|
3D Kemia strukturo de la Natria bisulfido
|
Alternativa(j) nomo(j)
|
- Hidrogena sulfido de natrio
- Bisulfido de natrio
- Natria salo de bisulfida acido
|
Kemia formulo |
NaSH
|
CAS-numero-kodo |
|
ChemSpider kodo |
26058
|
PubChem-kodo |
28015
|
Fizikaj proprecoj
|
Aspekto |
flaveca delikveska solido kun odoro je putra ovo
|
Molmaso |
56,063 g mol−1
|
Denseco |
1,79 g/cm3
|
Fandopunkto |
350 °C (662 ℉; 623 K) (anhidra)
|
Solvebleco |
|
Ekflama temperaturo |
90 °C °C
|
Sekurecaj Indikoj
|
Risko |
R17 R23 R24 R25 R31 R34
|
Sekureco |
S3 S26 S36/37/39 S45 S51
|
Pridanĝeraj indikoj
|
Danĝero
|
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
|
GHS Damaĝo-piktogramo |
|
GHS Signalvorto |
Damaĝa substanco
|
GHS Deklaroj pri damaĝoj |
H290, H301, H311, H314
|
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj |
P234, P260, P264, P270, P273, P280, P301+310, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P361, P363, P391, P405, P406, P501
|
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
|
Natria bisulfido, bisulfido de natrio aŭ NaSH estas neorganika komponaĵo, natria salo de sulfida acido, flava substanco kaj produkto de nekompleta neŭtraligo de sulfida acido[2] kaj natria hidroksido. Bisulfido de natrio estas taŭga reakcianto por sintezo de organikaj kaj neorganikaj sulfuraj komponaĵoj, kelkfoje kiel solida reakcianto, sed pli ofte en akva solvaĵo.
Pura solida natria bisulfido estas senkolora kaj kutime odoras je sulfida acido pro hidrolizo de la atmosfera humideco. Kontraŭe al natria sulfido, kiu estas nesolvebla en organikaj solvantoj, bisulfido de natrio, kiu estas elektrolito estas pli solvebla. Alternative, anstataŭ NaHS, H2S povas esti traktata per organika amino por estigi amonian salon[3]. Solvaĵoj de HS− estas sensivaj al oksigeno, kaj konvertiĝas ĉefe al polisulfidoj, indikita per la apero de la flava koloro.
Strukturo kaj proprecoj
Kristala natria bisulfido suferas du fazajn transirojn. Sub temperaturoj pli altaj ol 360 K, NaHS alprenas la strukturon de NaCl, kaj tio implicas ke la jonoj HS− kondutas sin kiel sfera anjono pro ĝia rapida rotacio kondukante al okupado de ok ekvivalentaj pozicioj. Malpli alta ol 360 K, iu romboedra strukturo estiĝas, kaj la jono HS− transformiĝas en kvazaŭdiska[4] formato. Malsupre de 114 K, la strukturo fariĝas unuklina. La rubidiaj kaj kaliaj analogaj komponaĵoj kondutas sin sammaniere.
NaHS havas relative malalta fandopunko je 350 °C. Krom la anhidraj formoj, tiu substanco estas estigebla per du malsamaj hidratoj NaHS · 2H2O kaj NaHS · 3H2O. Ĉi-tri specimenoj estas senkoloraj kaj simile kondutas sin, sed ne idente.
Sintezo
- En laboratorio, natria bisulfido estiĝas pere de reakcio inter la organometalaĵo metokso-natrio kaj sulfida acido:
Reakcioj
- La akvaj solvaĵoj de natria hidrogena bisulfido estas alkalaj pro la hidrolizo de la anjonoj:
En varma akvo la ekvilibro de la reakcio ŝanĝas dekstren pro forigo de la sulfida acido.
- Ĝi estas facile atakata de fortaj acidoj:
- En alkala medio ĝi estigas polisulfidojn:
Literaturo
- RSLumanman1999
- Organic Syntheses
- Textile Dyeing and Coloration, J. Richard Aspland
- Wiley Guide to Chemical Incompatibilities, Richard P. Pohanish,Stanley A. Greene
- HazMat Data: For First Response, Transportation, Storage, and Security, Richard P. Pohanish
- 2000 Emergency Response Guidebook: A Guidebook for First Responders During ..., Barry Leonard
- The Complete Book on Rubber Chemicals, NPCS Board of Consultants & Engineers
- The Complete Book on Electroplating & Allied Chemicals, H. Panda
Referencoj