Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Natria dufluorofosfato, dufluorofosfato de natrio aŭ NaPO2F2 estas neorganika oksokombinaĵo de natrio, fosforo kaj fluoro, rezultanta el reakcio inter natria hidroksido kaj dufluorofosfata acido. La dufluorofosfatoj strukture similas al perkloratoj kaj unufluorofosfatoj. Ĉi-jonoj estas izoelektronikaj, kune kun kvarfluoroaluminiato, kaj ili formas serion da komponaĵoj.
Dufluorofosfatoj estas toksaj al mamuloj pro tio ke ĉi-substancoj kaŭzas obstrukcon al jodasimilado en la tiroido, malgraŭ ke, post kelkaj horoj, ili degradiĝas en la homa korpo. Kiam hejtata, dufluorofosfatoj povas eligi toksajn fumojn tiel kiel K2O, fluoridoj kaj fosforaj oksidoj.
Sintezoj
Natria klorido povas reakcii kun dufluorofosfata acido por estigi natrian dufluorofosfatan:
Ĝi estas preparebla per hejtado de NaHF2 kaj P4O10:[2]