Natria kaprato, kaprato de natrio aŭ CH3(CH2)8COONa estas natria salo de dekanata acido, salo derivita el dek-karbona grasacido kun karaktero amfofila kiu povas formi micelojn kaj likvajn kristalajn fazojn en akva solvaĵo.
En biologiaj studoj, natria kaprato uzatas kiel aldonaĵo al hidrofilaj kaj hidrofobaj molekuloj por klarigo de transportado de biologie aktivaj molekuloj tra la ĉelmembranoj kaj hematoencefalaj[1] barieroj[2]. Natria kaprato same uzatas kiel surfaktanto, anti-aglomerigagento kaj emulsianto.
Literaturo
Vidu ankaŭ
Referencoj
Nuna versio ekde 16:31, 6 jun. 2017