Tiopentalo (Trapanal®), ankaŭ Pentotalo, kiel natria salo konata kiel natria pentotalo, estas tuj efika hipnotilo (dormigaĵo) el serio de barbituratoj sen analgeziaj efikoj.
Apliko
Oni uzas ĝin precipe en la anestezo por enkonduko al kompleta narkozo ĉe senkomplikaj pacientoj (tio estas: ne havantaj kor- aŭ pulmomalsanojn). En la "intensiva medicino", oni uzas ĝin kiel daŭran infuzaĵon kiel ultima ratio (lasta rimedo) por malaltigo de cerbopremo aŭ por trarompo de Status epilepticus. En Usono, oni uzas ĝin por antaŭpreparo por ekzekuto de veneninjekto. Tiopentalo estas konata kiel "vereca serumo"[2].
Referencoj
- ↑ Jurox[rompita ligilo]
- ↑ Vera serumo estas kolokva alnomo por ajna nivelo de psikoaktivaj medikamentoj uzataj por atingi informojn el homoj kiuj alimaniere ne kapablas aŭ ne deziras doni ilin.