Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Natria laŭrato, laŭrato de natrio[2] aŭ C12H23O2Na estas kemia komponaĵo, grasacido de natrio kaj laŭrata acido[3], blanka solido uzata kiel surfaktanto kaj purigagento por oleecaj surfacoj kaj fabrikado de sapoj. Natria laŭrato komplete dissolviĝas en akvo estigante laŭratajn kaj natriajn jonojn. Laŭrataj jonoj reakcias kun akvo estigante laŭratan acidon kaj natrian hidroksidon. Laŭrata acido troviĝas en naturaj produktoj kaj respondas pri duono de la enhavo en la kokoslakto, kokosoleo, laŭroleo kaj palmoleo.