Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia dufluorofosfato estas neorganika fluora kombinaĵo kJ salo de kalio kaj dufluorofosfata acido, uzata en produktado de dentopasto, baterioj kaj en agrikulturo tiel kiel fungicido, insekticido kaj biocido. La dufluorofosfatoj strukture similas al perkloratoj kaj unufluorofosfatoj. Ĉi-jonoj estas izoelektronikaj, kaj kune kun kvarfluoroaluminiato, ili formas serion da komponaĵoj.
Dufluorofosfatoj estas toksaj al mamuloj pro tio ke ĉi-substancoj kaŭzas obstrukcon al jodasimilado en la tiroido, malgraŭ ke, post kelkaj horoj, ili degradiĝas en la homa korpo. Kiam hejtata, dufluorofosfatoj povas eligi toksajn fumojn tiel kiel kaliaj oksidoj, fluoridoj kaj fosforaj oksidoj.