Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Dukalia guanilato aŭ C10H12K2N5O8P estas organika salo de kalio kun guanilata acido. Kiel nutro-aldonaĵo, ĝi estas uzata kiel gusto-pliboniganto kies E numero estas E628. Guanilatoj kaj glutamatoj ĉeestas en la homaj nukleotidoj. Nukleotidoj estas nature okazantaj substancoj trovataj ĉefe en viandoj kaj fiŝoj.
Guanilato de kalio apartenas al la sama familio de nutro-aldonaĵoj de la glutamatoj, kiuj estas gusto-plibonigantoj. Kutime, ĉi-aldonaĵoj havas nenian guston ĝustadire, sed ili plibonigas la naturan guston de la manĝaĵoj. Ili estas uzataj por anstataŭi pli altkostaj ingrediencoj en multaj produktoj. Ili estas trovataj en supoj, saŭcoj, kaj enujigitaj vegetaloj. li ne povas esti uzataj en humidaj nutraĵoj ĉar la enzimoj malrapide konvertiĝas al inertaj substancoj.