Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia fumarato aŭ K2C4H2O4 estas kalia salo kaj organika derivaĵo el fumarata acido kaj kalia hidroksido. Ĝi uzatas kiel acido-kontrolanto en procezitaj nutraĵoj, en kosmetikaĵoj kaj produktoj por la haŭto kaj hararo.
Kalia fumarato kaj fumarata acido kelkfoje estas uzataj kiel gravaj elektrono-akceptantoj en kultivado de certaj anaerobaj mikroorganismoj. Ĝi estas komerce disponebla kiel blanka kristala pulvoro kaj akvosolvebla. Kalia fumarato estas izomero de kalia maleato.
Sintezoj
Sintezo 1
Fumarato de kalio estis unue produktita en 1844 de Theodor Rieckher (1818-1888). En 1867, Georg Ludwig Carius (1829–1875) sendepende ankaŭ sintezis ĝin. Ĝi estiĝas per interagado de fumarata acido kaj kalia hidroksido:
+2
Reakcioj
Reakcio 1
Fumarato de kalio reakcias kun klorido de hidroksilamino por doni fumaraton de hidroksilamino (kiuj estas unuklinaj kristaloj) kaj kalian kloridon:
+ 2 *
Reakcio 2
* Kalcia fumarato estiĝas per traktado de kalia fumarato kaj kalcia klorido[2]: