Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia dukloro-izo-cianurato aŭ kalia troklozeno estas organika, aromata, nebrulema kombinaĵo kun klorodoro, kiu reakcias kun akvo kaj uzatas kiel malinfektilo, kiel blankigagento, domuza komponaĵo kiel asepsaĵo, higieno, malsankontrolo, medicina traktado, akvokulturo kaj plantoprotektado.
Ĝi povas esti uzata kiel antisepsaĵo, fungicido kaj en la traktado de trinkakvo, industria akvo, telerlavado, naĝejo, vivmediaj kaj infektaj malsanoj kaj ties preventado. Cianuratoj kaj ties derivaĵoj estas tre damaĝaj laŭe klasado-kriterio de la sana kaj sekureca institutoj.
Cianurata acido (C3H3N3O3) hipoteze ne estas danĝera substanco. Tamen, la disponeblaj datumoj pri ekotokseco indikas ke klorhavaj izocianuratoj estas tre toksaj al akva medio kaj do ricevas la klasadon kiel danĝera substanco por vivmedio.
Reakcio
Reakcioj inter alkalaj dukloroizocianuratoj kaj transiĝaj metaloj (Ni, Cu, Cd estas patente tre konataj kaj la entuta reakcio estas: