Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia tioglikolato aŭ C2H3KO2S estas kalia salo de tioglikolata acido, blanka aŭ flaveca solidaĵo, kiu havas fortajn reduktajn proprecojn, kaj, kune kun la tioglikolata acido, ĝi estigas metalajn kompleksaĵojn ĉefe kun fero partoprenante en formulaĵoj por metalpurigiloj.
Aliflanke, la grupo -SH de la kalia tioglikolato havas la kapablecon malfermi la sulfurpontojn de la hararkeratino, do ĝi uzatas en formulaĵoj por senharigi bestohaŭtojn. La reduktaj proprecoj de la kalia tioglikolato estas adekvataj por aplikado en anaerobaj kulturoj.
Preparado de kalia tioglikolato per interagado de la kalia tiosulfato kaj kloroacetata acido donante kalian salon de tioglikolato kaj tiosulfato (aŭ salo de Bunte[4]):