Kalia stearoila laktilato, KSL, aŭ C21H39KO4 estas nutro-adukto de kalio, stearata acido kaj laktata acido, disvolvita en la jardeko 1950 de la usona Kompanio C.J. Patterson kiel nepetrokemia alternativo de iu poliokso-etilena derivaĵo de la stearata acido, uzatan kiel malakcelanto de la panmalmoligo. Laktilatoj estas organikaj komponaĵoj aprobita de la Manĝo- kaj Drogo- Organizacio (FDA) kiel nutro-suplementoj kaj kosmetikaj ingrediencoj. Laktilatoj estas bonaj emulsiigantoj, stabiligantoj, surfaktantoj kaj ne toksaj aldonaĵoj. Ĝi uzatas por plibonigi la miksaĵojn de procezitaj manĝaĵoj kaj estas unu el la tipoj de la komerce disponeblaj laktilatoj. Pro ĝia dolĉa gusto, tio eblas al fabrikantoj aldoni malpli da sukero.
KSL estas netoksa, biodegradigebla, kaj ordinare manufakturita per uzo da biorenovigeblaj krudmaterialoj. Ĉar KSL estas sekura kaj altefika kiel nutro-aldonaĵo, ĝi uzatas en granda variado da produktoj kiuj rangas ekde bakaĵoj kaj desertoj ĝis nutraĵoj por dorlotbestoj.
C 18 H 35 K O 2 s t e a r a t a a c i d o + C 3 H 6 O 3 l a k t a t a a c i d o → − − --> H 2 O {\displaystyle {\mathsf {\,{\underset {stearata\,acido}{C_{18}H_{35}KO_{2}}}+\,{\underset {laktata\,acido}{C_{3}H_{6}O_{3}}}\,{\underset {}{\xrightarrow[{-\,H_{2}O}]{}}}\,}}}